Player FM - Internet Radio Done Right
29 subscribers
Checked 16d ago
Lagt till nine år sedan
Innehåll tillhandahållet av Johannes Mueller & Eva Fitzelová. Allt poddinnehåll inklusive avsnitt, grafik och podcastbeskrivningar laddas upp och tillhandahålls direkt av Johannes Mueller & Eva Fitzelová eller deras podcastplattformspartner. Om du tror att någon använder ditt upphovsrättsskyddade verk utan din tillåtelse kan du följa processen som beskrivs här https://sv.player.fm/legal.
Player FM - Podcast-app
Gå offline med appen Player FM !
Gå offline med appen Player FM !
Podcaster värda att lyssna på
SPONSRAD
Sometimes a place we consider quiet is just a place we haven’t taken the time to listen. Threshold is nonprofit, listener-supported, and independently produced. You can support Threshold by donating today . To stay connected, sign up for our newsletter . We want to hear from you! Send us your questions about the new season, the content or how it’s made, for an upcoming behind-the-scenes episode. You can submit your questions to outreach@thresholdpodcast.org…
kern.punkto
Markera alla som (o)spelade ...
Manage series 177042
Innehåll tillhandahållet av Johannes Mueller & Eva Fitzelová. Allt poddinnehåll inklusive avsnitt, grafik och podcastbeskrivningar laddas upp och tillhandahålls direkt av Johannes Mueller & Eva Fitzelová eller deras podcastplattformspartner. Om du tror att någon använder ditt upphovsrättsskyddade verk utan din tillåtelse kan du följa processen som beskrivs här https://sv.player.fm/legal.
Podkasto de Eva kaj Johannes
…
continue reading
229 episoder
Markera alla som (o)spelade ...
Manage series 177042
Innehåll tillhandahållet av Johannes Mueller & Eva Fitzelová. Allt poddinnehåll inklusive avsnitt, grafik och podcastbeskrivningar laddas upp och tillhandahålls direkt av Johannes Mueller & Eva Fitzelová eller deras podcastplattformspartner. Om du tror att någon använder ditt upphovsrättsskyddade verk utan din tillåtelse kan du följa processen som beskrivs här https://sv.player.fm/legal.
Podkasto de Eva kaj Johannes
…
continue reading
229 episoder
All episodes
×Kelkajn monatojn post nia dekjariĝo ni pripensas nian ĝisnunan agadon.
Kiel travivi longajn distancojn bicikle Spertaj Esperantistoj eble en Esperanto renkontiĝoj jam vidis alveni la BEMIanojn veturinte longajn distancojn perbicikle. Ankaŭ al la ĉi-jara IJK alvenis grupo de biciklantoj de eksterlande. Ni parolas kun du el ili pri iliaj longjaraj spertoj kiel organizi kaj travivi longdistancajn biciklajn vojaĝojn.…
Stelaj konstelacioj kaj ties interago kun diversaj kulturoj Stelaj konstelacioj ekde jarmiloj fascinas la homaron. La diversaj kulturoj diverse interpretis kion ili vidas en la nokta ĉielo. Ligiloj vkp: Zodiako vkp: Meteorfluo vkp: Perseidoj
Zorgi pri infanoj nek propraj nek adoptitaj Por homoj kiuj vane atendas proprajn infanojn estas ne nur la eblo adopti infanojn – pri tio ni jam faris epizodon. Estas ankaŭ la eblo akcepti zorginfanojn. Tio signifas, ke la aŭtoritatoj transdonas al iu la respondecon zorgi pri infano, kiu aliloke ne havas taŭgan hejmon. Nia ĉi-epizoda gasto kune kun sia edzo tion faras ekde ĉirkaŭ dek jaroj kaj intertempe havas du zorginfanojn. En la epizodo ni lernas kiel oni fariĝas zorgogepatroj kaj kiaj estas la vivo kaj la defioj de tiu agado.…
Ekonomika teorio konsideranta ke homoj ne ĉiam agas plene racie La novklasika ekonomika teorio supozas, ke homoj partoprenantaj la merkaton ĉiam agas racie. Tiel oni povas bone antaŭsupozi homan ekonomian konduton. Tamen la kondutekonomiko montras, ke tiu supozo ne pravas kaj homoj ne ĉiam agas plene racio. Ni parolas pri esploroj pri kondutekonomik kun nia ĉi-epizoda gasto. Ŝi profesio esploras homan ekonomian konduton kaj manierojn influi ĝin. Ligiloj vkp: Thinkin fast and Slow – a libro “Pensi rapide kaj malrapide”…
Monda kulturaĵo inter simpla trinkaĵo kaj formo meditado Nia ĉi-epizoda gasto spertas multe pri japana kaj ankaŭ alilanda tekulturo. Ŝi klarigas al ni, kiel teo estas prilaborata de la rikolto ĝis la trinkado.
Esploroj pri rubaĵo en trinkakvo Nia gasto doktoriĝas pri la mezurado de malpuraĵoj en nia trinkakvo. Ni lernas kiaj estas tiuj malpuraĵoj kaj kiel oni mezuras ilin.
Ĉu Eŭropo bezonas geostrategion? Dum jardekoj ni Eŭropanoj ĝuis tempon de paco tute neglektante la eblon ke iam iu atakus nin de ekstere. Tiu eblo plejmalfrue ekde februaro 2022 estas nekontestebla. Kiel reagi al tio kaj kiel aspektu defenda strategio Eŭropa. Tion ni priparolas kun spertulo.
Ni parolas pri niaj planoj por la resto de la jaro kaj anoncas kelkajn novaĵojn. Ni parolas pri niaj planoj por la resto de la jaro kaj anoncas kelkajn novaĵojn.
Pri la vivo de profesia aktoro Nia ĉi-epizoda gasto al ni rakontas pri siaj spertoj fariĝi kaj vivi kiel profesia aktoro. Ni ekscias kiel oni fariĝas profesia aktoro kaj kiel oni ricevas rolojn. Pri la diferenco inter filma kaj teatra aktorado kaj la rilato de la aktoro kun siaj roloj.
La fascino de belaj ŝtonoj kaj la fizikaj klarigo pro la aspekto Ni ĉiuj konas gemojn. Ili estas ŝtonoj, kiuj fascinas pro la koloreco kaj la strukturoj. Ni parolas kun nia gasto pri tio kio estas gemoj, kaj kial ili aspektas kiel ili aspektas. Pro tio ni ankaŭ klarigas fizikajn esplormetodojn por esplori gemojn.…
Ofte divorcantaj geedzaj paroj longege batalas en juĝeja proceso pri la postgeedzecaj reguloj. Tio plejofte ĉiujn envolvintojn – speciale la infanojn – longe streĉas kaj suferigas. Problemo ofte estas la malemo de la paro sobre interparoli. Mediado povas helpi en tio. Ni parolas kun nia gasto – profesia mediatorino – pri ŝiaj spertoj kun la profesio kaj kiel la tuta afero funkcias.…
Unu el la gravaj fenomenoj de diskriminacio Nia ĉi-epizoda gasto kunfondis la blogon Egalecen kaj en ĝi verkadis pri ĉiutaga seksismo. Ni parolas la diskriminaciojn kaj malfacilaĵojn kiujn neviraj homoj spertas en sia ĉiutaga vivo.
Rakontoj pri la praktiko de esplorado de afrikaj lingvoj Nia ĉi-epizoda gasto estas lingvosicencistino kiu science surloke esploris lingvojn de specifa regiono de Angolo. Ni ekscias, kiel tiuj esploroj surlokaj en la praktiko funkcias. Kiel oni intervjuas la parolantojn, distingas variantojn de la lingvoj, ke – ankaŭ grava demando – kiel oni surloke vojaĝas.…
Interparolo pri novaj konceptoj por la urba ekosistemo Ĉiuj ŝatas arbojn kaj parkojn en la urboj. Ili ne estas nur agrablaĵoj sed pli kaj pli necesaĵoj por la urba ekosistemo. Samtempe ili ankaŭ alportas riskojn por la urbo kaj ties enloĝantoj. Ni priparolas tiun temon kun spertulo.
Interesa ekzemplo de frua uzado de moderna ventenergio Ventenergio estas tradicia energifonto. Tradicie oni uzis la ventforton por mueli grenojn. Unu pioniran projekton por uzi ventenergion en la moderna tempo ni priparolas in tiu ĉi epizodo kun nia gasto.
Personaj spertoj enmigri en alian landon Enmigri en alian landon estas afero, kiu ofte okazas kaj dum la tuta homara historio ofte okazis. Por la koncernaj homoj estas kutime vivdifina paŝo. Ni parolas pri tiu temo kun nia gasto Margaret, kiu poldevena kiel junulino enmigris Francion.
Ĉu simple la foresto de religio? Ni parolas kun du reprezentantoj de ATEO la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo pri ateismo. Ĉu temas nur pri la foresto de religioj. Kion diras ateistoj pri la anstataŭigo de taskoj de la eklezioj? Kio pri la valoroj de socio? Tiajn kaj aliajn demandojn ni diskutas en la epizodo. Ligilo ATEO – Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo…
Kiel loĝas nuntempe en Aŭstrio infanoj kaj junuloj kiuj iakiale ne povas loĝi kun la gepatroj Ni ĉiuj jam aŭskultis pri orfejoj kaj havas la imagon ke estas granda kvazaŭ junulargastejo kie multegaj infanoj aŭ junuloj loĝas. Ni priparolas kun nia hodiaŭa gasto kiel tio funkcias en la moderna Aŭstrio nuntempe.…
Amikeca sporta biciklado Komenconte ĝeneralan epizodon pri longdistanca biciklado la interparolo kun nia gasto gvidis nin al la temo de la tiel nomataj brevetoj. Tio estas amikecaj bicikladaj eventoj, kiujn nia gasto partoprenis.
Grupo de la brita virina movado Komence de la 20a jarcento bataladis grupo de virinoj por siaj rajtoj voĉdoni. Dum tio kelkaj el ili eĉ uzis terorismajn metodojn. Ni rakontas la historio de la tiel nomataj sufragetoj.
![Artwork](/static/images/128pixel.png)
1 KP205 Artefarita inteligenteco 2:17:49
2:17:49
Spela Senare
Spela Senare
Listor
Gilla
Gillad2:17:49![icon](https://imagehost.player.fm/icons/general/red-pin.svg)
Iomete pri la aktualaĵoj de artefarita inteligenteco En la pasintaj monatoj ekestis sufiĉe multe da diskuto pri novaj evoluoj en la kampo de artefarita inteligenteco. Ni diskutas tiujn evoluojn kaj la demandon ĉu artefarita inteligenteco estas fakte inteligenteco.
La mistera eliksiro de pentrado Ekde nia infaneco ni estas alkitimiĝintaj kaj koloroj estas je dispono por ni en multaj formoj. Krajonoj, skribiloj, inko akvarelaj farboj ktp. Ni parolas pri la deveno de la farbaj substancoj, la pigmentoj
Ĉu senefika medicino? Ni traparolas la devenon kaj la principojn de homeopatio kaj diskutas la efikon aŭ neefikon de homeopatio. Kvankam estas eroj de ĝi kion la medicino povas lerni de homeopatio.
Rapida urba trafiko publika Ĉiuj grandaj urboj ne funkcius sen efika publika urba trafiko. La metroo estas unu el la gravaj konceptoj de ĝi. Ni diskutas kio estas metroo, kiel ĝi distingiĝas de aliaj trafikiloj kaj kiel kaj kial ĝi ekestis. Ni tion priparolas fokuse al la ekzemploj de Londono, Novjorko kaj Berlino…
Unu el la plej fascina ordo de bestoj Ofte timataj ofte ŝatataj apenaŭ konataj bestoj estas vespertoj. Ili havas multajn rimarkindajn trajtojn pri kiuj indas paroli.
Nekutima mallonga epizodo pro la nuna situacio Fakte ni planis kutiman epizodon pri interesa temo, sed pro la nuna situacio ni ne povas koncentriĝi bone pristudi ĝin. Tamen ni volas elsendi ion, ĉar ni en la sekvaj semajnoj pro niaj personaj planoj ne povos. Do ni iomete parolis pri la nuna situacio kaj niaj sentoj pri ĝi.…
Nova kosma teleskopo survoja al novaj klopodoj kompreni la universon En nia kvazaŭa serio pri esplorado de la kosmo ni ci-foje parolas pri freŝe lanĉita James Webb teleskopo. Kia ĝi estas, kial oni konstruis ĝin. Kion oni esperas per ĝi ekscii. Ligiloj La oficiala retejo de la James Webb teleskopo Spektinda (anglalingva) filmeto pri la teleskopo…
Flugtransportiloj malpli pezaj ol aero Oni ofte forgesas la grandan eŭforion kion aerŝipoj en la pasinteco kaŭzis. Estis konstanta plantrafiko interkontinenta pere de aerŝipoj dum la intermilita tempo. Ni rakontas la historion de la aeraj gigantuloj kaj pripensas eblan ilian estontecon.
Pensoj pri la nova IPCC raporto La plej grava defio de la homaro – la nova IPCC raporto klare diras, ke fakte ne plu restos tempo por agi. Ni iomete pripensas la esencon de la raporto kaj pripensas la konsekvencojn. Ligiloj La IPCC La interaga mapo de la IPCCC
La diverseco kaj evoluo de la sistemigo de tempaj cikloj Kalendaroj estas strange neregulaj. Kial. Ni priparolas la diversajn sistemojn kaj principojn de kalendaroj kun kelkaj strangaj detaloj. Ekzemple kial Julio Aŭgusto havas ambaŭ 31 tagojn.
La malsamaj variantoj de kolorvidkapablo Pli ol 10% de ĉiuj viroj ne povas distingi ĉiujn kolorojn kiel la resto de la homoj. Kio pri la virinoj. Ni parolas pri la variantoj de la kolorvidkapaplioj, kiel funkcias la okulo kaj la kolordistingo, kaj kio funkcias ne same bone ĉe kelkaj homoj
La kodo per kiu la kosmo rakontas pri siaj nuntempo kaj historio Kiel ni scias tiom multajn detalojn pri tiom nekredeble foraj objektoj en la universo? Kiel oni scias kio okazis tiom frue en la historio de la universo? Ni parolas pri la manieroj legi la signalojn de la kosmo kaj pri la homoj, kiuj kiel la unuaj malkovris kaj komprenis tiujn signalojn.…
Niaj spertoj pri la lerta hejmo Oni ofte aŭdas pri la lerta hejmo ekzemple lertaj fridujoj. Ni ekde tri jaroj iom post iom konstruas nian propran lertan hejmojn kun utilaj aŭtomatigoj. Ni parolas pri niaj spertoj kaj niaj solvoj kaj uzoj de la lerta hejmo Ligilo Retejo de Home-Assistant
La historia aŭ ĉu eble estonta maniero vojaĝi transatlantike Dum jarcentoj la nura vojaĝmaniero transatlantika aŭ ĝenerale transoceana estis la ŝipo. Tiaj ŝipoj estas ne kompareblaj kun la nuntempaj krozŝipoj aŭ plezurŝipoj, sed pri ŝipoj konstruataj por transoceana vojaĝado. Estas multaj historioj rakontindaj pri la temo, do eĉ se ni kelkajn nur supraĵe tuŝas, estas rekordelonga epizodo. Ni parolas pri la ĝenerala historio de transatlantika ŝipvojaĝado kaj dume pri individuaj ŝipoj. Fine ni ankaŭ mallonge pripensas ĉu transoceana ŝipvojaĝado havas estontecon en mondo en kiu flugado estas pli kaj pli maloportuna.…
Parolado pri ĉio kaj nenio kio momente interesas nin Ni iomete parolas pri niaj spertoj de la pasinta jaro nekutima.
Konservejo por semoj de plantoj Ekzistas multaj semaj bankoj. Konservejoj por semoj de plantoj. Kial oni bezonas ilin kaj kiel ili funkcias. Kie ili situas kaj kiu financas ilin. Tiajn demandojn ni priparolas. En la dua duono ni priparolas la historion de la invento de genaj bankoj, kaj batalo inter scienco kaj pseŭdoscienco survoje tien.…
La plej grava ilo de astronomoj La historio de moderna astronomio estas ligita kun la historio de teleskopoj. Ni priparolas la evoluon de Galilei ĝis la venontjare lanĉata ekstertera teleskopo James Webb.
La iomete mistera forto De kie venas la mistera forto el kelkaj metalaj materialoj? Kial kelkaj metaloj estas magnetaj kaj kelkaj ne? Kio pri la tera magneta kampo? Ligiloj Ŝvebanta veturilo sur fortegaj superkonduktivaj diamagnetoj
Substanco por skribi kaj artumi Post la epizodo pri papero ni traktas substancon, kiun oni surpaperigas. Multaj konas inkon de la lernejo kaj de dubindaj printiloj. Ni parolas pri la historio kaj diversaj specoj de inko
Substanco kun multaj uzebloj De kie venas papero – Kiel oni produktas paperon – Por kio oni uzas paperon – Kiaj specoj da paperoj ekzistas
La eble plej longa rivero de la mondo La Nilo ebligis la antikvan kulturon de Egiptio, la unua ŝtato de la mondo. Multaj demandis sin, de kie venas la granda rivero. En la pasinta tempo oni ekprovis malsovaĝigi la riveregon kaj nuntempe pri tio estas konfliktoj inter la ĉenilaj ŝtatoj.
Ara konduto de bestoj, homoj kaj robotoj Miloj da sturnoj kondutas svarme kvazaŭ ili estas unu organismo. Kiaj bestoj faras tioj, kial, kiel. Kion oni povas lerni el tio.
De Saljut I ĝis Tiangong – homa loĝado en la orbito Post la atingo de la luno la du pioniraj nacioj de kosmoveturado komencis provi loĝigi homojn en la orbito. Tio utilis por havi sciencajn ekkonojn pro medicino, materialscienco, la tero, la suno kaj la universo. Ni rakontas la historion de kosmostacioj de la komenco ĝi nun. Ni trasaltas la ISSn ĉar tiu meritas propran epizodon.…
Internacia helporganizo por interalie militaj kaj katastrofaj situacioj Ni priparolas la ekeston de la ideo fondi la Ruĝan Krucon, la Konvencioj de Ĝenevo kaj la evoluo posta. Ankaŭ la aliajn simbolojn por la organizo ni diskutas.
La reguloj eksterteraj Jam ekde pli ol 60 jaroj homoj sendas objektojn al la kosmo. Intertempe estas sufiĉe multe da trafiko sur la gravaj orbitoj. Sed kiaj estas la reguloj kaj la leĝo en la kosmo. Ĉu ĉiu rajtas fari tie ĉion ajn. Ni parolas pri la kontraktoj el kiu konsistas nun la kosma leĝo, pri la disputoj kaj pli aliaj kuriozaĵoj de kosma leĝo. Ligiloj Angla paĝo pri demandoj de kosma leĝo…
Dua parto de nia parolado pri epidemioj kaj pandemioj En la dua parto ni parolas pri historiaj pandemioj kaj pri la matematiko de epidemioj. Ligiloj Artikoloj kun simplaj simuliloj pri epidemioj Ciferoj pri la aktuala koronvirusa krizo
Superrigardo pri la scienca esplorado de epidemioj Epidemioj – subitaj malsanoj de multaj homoj ĉiam en la homa historio ekzistis. An la antikvaj kaj mezepoka tempoj oni klarigis ilin per tiel nomataj miasmoj kaj puno de dioj. En la novtempo oni pli kaj pli komprenis la mekanismojn de infektaj malsanoj kaj trovis rimedojn kontraŭbatali ilin.…
Montoj kiuj kaŭzas detruon kaj samtempe fruktodonan grundon por la vivo Ni parolas pri vulkanoj kaj la vulkanaj mekanismoj. Ekzemplaj vulkanoj kaj erupcioj en la historio de nia planedo. Ligiloj Vulkana simulado – Auckland Museum Piroklasta fluo
Pasvortoj kaj pli modernaj rimedoj por protekti sian ciferecan identecon En nia unua epizodo antaŭ pli ol kvin jaroj ni jam traktis tiun temon. Intertempe iomete ŝanĝiĝis kaj la ebloj kaj la danĝeroj. Ĉu pasvortoj daŭre estas laŭtempaj aŭ ĉu ekzistas aliaj pli modernaj rimedoj en la nuna tempo?
Tempo por resumi kaj rigardi antaŭen Kun kelkaj monatoj da malfruo ni festas la kvinjaran jubileon de nia podkasto. Tempo por resumi kio funkciis bone kaj kio funkciis malbone. Kion ni faros estontece.
La libera urbo ene de Kopenhago, ĉefurbo de Danio Meze de la dana ĉefurbo Kopenhago troviĝas la libera urbo Kristianio. Ni parolas kun enloĝanto de tiu komunumo pri la historio, la stato, la kunvivado, la kulturo kaj aliaj aferoj de ĝi.
La sistemo de svedaj bazlernejoj – raporto de lernejano Ni parolas kun naŭjara lernanto, kiu trairas la svedan bazlernejon. Kiajn fakojn ili lernas, kiajn aliajn aferojn ili faras. Kiel funkcias la lingvolernado. Kiom da instruistoj ili havas.
Kiel lingvoinstruado povas helpi kaj malhelpi la lingvolernadon La lingvoinstruado en la pasintaj jardekoj ŝanĝiĝis. Nuntempe por multaj ne plu la gramatiko kaj la formalaĵoj sed la komunikado kaj uzo de la lingvoj gravas. Ni parolas pri la graveco de lingvoj por homo kaj pri la metodoj kaj spertoj de individua lingvoinstruado kun nia gasto en tiu ĉi epizodo…
Organizo kiu donas voĉon al minoritatoj en la tuta mondo Global voices – Esperante “tutmondaj voĉoj” estas juna organizo, kiu celas vigligi la tutmondan debataron per doni voĉojn al minoritataj grupoj. Ni parolas kun reprezentanto de la Esperantlingva branĉo de ĝi.
Malsano pro cikatroj en la cerbo Malofte ni traktas medicinajn temojn. Ne ĉar ni ne interesiĝas pri medicino sed simple, ĉar estas temo, pro kiu ni ne povas kompetente paroli kaj ne volas riski paroli stultaĵojn. Des pli ni ĝojas, ke ni povis fari tiun ĉi epizodon kun neŭrologino, kiu klarigas al ni, kio estas multloka sklerozo. Kiaj estas la simptomoj kaj kio kaŭzas ilin. Kiomgrade oni povas kuraci ĝin.…
Malnova fenomeno nuntempe multe debatata La nunan tempon oni nomas interalie la postfakta tempo. Faktoj ne plu estas klaraj, falsaj novaĵoj kaj misinformado estas la nova ĉiutagaĵo. Ni parolas pri tiaj fenomenoj kun sciencisto pri la fako. Ligilo misinformado.net : Ludo por vakcini sin kontraŭ misinformado.…
La fiziko, la kemio kaj la percepto de koloroj Por preskaŭ ĉiuj homoj koloroj estas io same kutima kiel aero kaj akvo. Sed kiel funkcias la koloroj? Kio estas la fiziko malantaŭ koloroj? Kio estas la kemio, kiu donas al substancoj koloron. Kiel la homa okulo perceptas la kolorojn? Pri tiaj demandoj ni parolas kun nia hodiaŭa gasto.…
Interparolo kun kuracistino, kiu helpas al fumantoj sendependiĝi de la fumado Homoj fumas kvankam ili scias, ke tiu konduto mortigas ilin. Kio estas la malfacilaĵoj sendependiĝi de la fumado kaj kiel oni povas ilin transgrimpi? Kian rolon ludas la socia ĉirkaŭaĵo? Ĉu proksimuloj povas helpi? Pri tiaj demandoj ni parolas kun nia gasto, kiu profesie okupiĝas pri tiu temo. Dankon al Katalin Kovats pro la helpo.…
Malgranda sed grava lando meze de okcidenta Eŭropo Ĉiuj scias pri Svisio aŭ Svislando. Sufiĉe multaj intermiksas ĝin kun Svedio. Svislando estas lando meze de okcidenta Eŭropo. Tamen ĝia historio kaj ĝia nuntempa rolo estas speciala. Ĝi havas kvar oficialajn lingvojn. Ĝi ne estas membro de Eŭropa Unio, do ankaŭ havas sian propran valuton, malkiel la ĉirkaŭaj landoj uzantaj Eŭron. Ĝia mantro pri ekstera politiko estas “Neŭtraleco”. Ni parolas kun Sviso bone konanta la svisan politikon pri la svisa historio kaj la nuntempa politika sistemo de Svislando.…
Välkommen till Player FM
Player FM scannar webben för högkvalitativa podcasts för dig att njuta av nu direkt. Den är den bästa podcast-appen och den fungerar med Android, Iphone och webben. Bli medlem för att synka prenumerationer mellan enheter.